:: |
Autor |
Poruka |
coco_bill Zli carobnjak-lingvista

 |
Godine: 44
Datum registracije: 22 Mar 2006 Poruke: 33433 Mesto: Novi Sad

|
|
Tridek kvara leciono (34)
Fragmento el novelo "Vintro"
de d-ro Ferenc Szilágyi
En la malproksima, provinca urbo... malproksime... mi vidas... tie ĉe la urbofina vojo…
Maljuna, tre maljuna virino ŝi estas. Ŝi estas tiel maljuna, ke mia koro doloras. Sur ŝia kara turmentita, eluzita korpaĉo ĉifonoj pendas kaj la malichumora, giganta fantomo, la januara vento premas malicajn, mokajn kisojn sur la surkoplenan vizaĝon. La vento estas malica kaj la vojo estas longa. La homoj sidas kaj ĝuas la varmon kaj rigardas la neĝoflorojn sur la fenestro, tie kie la lampo ankoraŭ ne brulas. Kiel belaj floroj! En la sulkoj de la maljuna vizaĝo nesentitajn larmogutojn glaciigas la frosto. La okuloj kaŝas sin en la profundon de la kaptuko, grizajn harnodojn flirtigas la ventfantomo. La maldikiĝinta nazo prokimiĝas al la mentono. Ŝi lamas antaŭen. La vojo estas longa. La kuntiritaj lipoj senpense ripetadas la formulon de la almozpetado. En la eltordita, eta naiva cerbo ne loĝas altflugantaj ideoj, nek kredo nek ribelo, eble eĉ sopiroj ne. Ŝia tuta vivo estas iu senkonscia topografia scio, kie estas homoj, kie estas hundoj. La homoj aŭ donas almozon, aŭ ne, la hundaj estas malicaj, malamikaj, ili ne ŝatas la ĉifonojn, ili estas mordemaj. Nek la aŭtoj, nek la novaj flugmaŝinoj interesas ŝin. La aŭtoj tamen tiagrade ke ŝi devas esti singarda. Ŝi ne scias, kiu regas Germanujon, kiu estas Einstein, kion volas la faŝistoj, ŝi neniam aŭdis la muzikon de Fidelio, ŝi ne scias, ĉu Esperanto estas homo, aŭ frukto, tamen ŝi estas homo, kara, maljuna aĉa suferanta homo, kiu havas nur solan sopiron al la brando. Ĝi donas strangan plezuron, ian ne prirakonteblan, ian nekonkretan, sed transrealan ĝuon, senton de la ĉiela varmo kaj imagon pri iaspeca vivo, kie oni estas iu. En tiu stato oni estas kontenta kaj oni ne sentas malvarinon.
Ŝi kutimas manĝi. Ne tute regule kaj ne bone. Ŝi ne havas dentojn sed ŝia makzelo malmoliĝis. Ŝi povas manĝi ankaŭ panon, se ĝi estas ne tro malmola, sed oni malofte ricevas tian manĝaĵon. Ŝi preferas ricevi almozsupon ol tritagan panon, aŭ sekan viandon. Hieraŭ ŝi ricevis tian ĉe la dika seruristo, kies hundo preskaŭ disŝiras la ĉenon vidante ŝin. Sed ilia kuirejo estas tiel varma kaj ŝi tamen rajtas tie ripozigi siajn maljunajn ostojn por minutoj. Tie ŝi ne povis maĉi ĝin, nur elsuĉi la sukon. Sed verdire ŝi ne estis ravita. Ŝi nur ekinteresiĝis pri ĝi, ĝi estis jam forgesita al ŝi, ŝi denove malkovris ĝin. Ŝi ensuĉis ĝian sukon iom malsperte, same kiel la neapudmara homo provas gluti ostron. Nova manĝaĵo – fremda. Por ŝi la viando estis forgesita, preskaŭ nova.
Kaj fiue ni montros al vi kelkajn teknikajn neoficilajn afiskojn.
Prefiksoj:
di- formas la nomon de substanco, en kiu la pezo de la oksigeno kaj de la elektronegativa elemento estas laŭ la rilato 2:1 (dioksido, dikarbonato, dikromato)
meg(a)- estas uzata antaŭ unuoj kaj signifas; miliono (megampero, megafarado)
mikro- estas kontraŭe: milionono (mikroampero, mikrofarado)
mili- signifas: milono (milimetro, miliampero)
tele- signifas ke la koncerna ago estas longdistance plenumata kaj sen helpo de transmisiilo (telekomunikoj, televidado, teleobjektivo, telefoto, telekonduki aviadilon)
Sufiksoj:
-ac servas por formi la nomon de familio en botaniko (rozacoj, legumenacoj)
-at servas en kemio por formi la nomon de acida salo (klorato, sulfato)
-ed servas por formi la nomon de familio en zoologio (cervedoj)
-esk signifas: laŭ la maniero (vireska virino, japaneska pentraĵo)
-id montras duelementan kombinon sen oksigeno (kalia bromido)
-il formas radikalojn (azofilo, karbonilo)
-it montras organan inflamon (abendicito, bronkito)
-iv servas por formi vortojn kun aktiva kapablo, povo, scio, kontraŭe al pasiva -ebl (produktiva)
-iz signifas: povizi per (stanizi, nikelizi)
-oid formas subfamilion en biologio (sciuroidoj)
-oz signifas: provizita de, riĉa je (sabloza, vitaminoza, tuberkuloza).
Još par reči:
respublikoj = republika
distriktaj = srez
bazo = osnova
bazaj = osnovne
k. s. = kaj simile = i slično
akiras = steći
necese = potrebno
prelego = predavanje
diskuto = diskusija
deklamaĵoj = deklamacija
arta = umetnički
aranĝoj = priredba
logi = mamiti
allogaj = privlačan, primamljiv
favoran = povoljan
kondiĉoj = uslov
ekspoziciojn = izložba
publikajn = javan
Kaj jen, la kurso finiĝis, sed vi ne ĉesu labori, ĉar vi nun havas nur fundamenton por apliki la lingvon kaj daŭre plivastigi vian scion!
Ni gratulas al vi!
Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ
|
_________________
ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı |
|
|
|
 |
coco_bill Zli carobnjak-lingvista

 |
Godine: 44
Datum registracije: 22 Mar 2006 Poruke: 33433 Mesto: Novi Sad

|
|
Sa ovom lekcijom su gotovi časovi Esperanta. Nadam se da su vam se lekcije svidele i, ako ste uspeli da uđete u štos, da ćete u svom gradu naći neko udruženje Esperantista kako biste dalje razvijali znanje jezika i učili nove reči.
|
_________________
ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı |
|
|
|
 |
|
|
Vi ne možete otvarati nove teme u ovom forumu Vi ne možete odgovarati na teme u ovom forumu Vi ne možete menjati Vaše poruke u ovom forumu Vi ne možete brisati Vaše poruke u ovom forumu Vi ne možete glasati u anketama u ovom forumu Vi ne možete postavljati fajlove u ovom forumu Vi ne možete preuzeti fajlove sa ovog foruma
|
|