www.domaci.de Forum Indeks Home
Portal • Forum • Novi upisi • Pretraga • Link do nas • Domaći filmovi • Lista korisnika • Tim sajta • Proverite privatne poruke • Prijava • Registracija
Pravilnik • FAQ • Profil • Favorites • Galerija slika • Top lista • Download MP3 • MP3 razno • Spotovi • Noviteti 2013 • Muzički noviteti 2014

.:: Učimo esperanto ::.
Strana prethodna  1, 2, 3, 4  sledeća
Upišite novu temu   Odgovorite na temu    www.domaci.de Forum Indeks -> ~ Jezik je produžetak misli, osećaja, znanja ~
::  
Autor Poruka
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Sre Jan 20, 2010 5:50 am    Naslov poruke: La Espero Na vrh strane Na dno strane

Dudek dua leciono (22)

La Espero


En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion.
Al la mond' eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
Kolektiĝas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.

Sud neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos.

La Espero



La poemoj "La Espero" verkis L. L. Zamenhof kaj ĝi poste fariĝis himno de esperantistoj en la tuta mondo.

himno = himna
mondo = svet
senti = osećati
glavo = mač
sango = krv
soifi = biti žedan
sangon soifanta = krvožedan
tiri = vući
eterna = večan, večit
miljaro = milenijum (1000 godina)
harmonio = sloga
sankta = svet(i)
obstina = tvrdoglav, uporan
bari = zaprečiti, preprečiti
neŭtrala = neutralan
fundamento = temelj
konsenti = slagati se
rondo = krug

Ankoraŭ foje ni devas paroli pri akuzativo. Ĝin oni ofte povas uzi anstataŭ prepozicio, precipe anstataŭ la prepozicio "je" kiu ne havas difinitan (difini = odrediti) signifon. Jen kelkaj ekzemploj:
Mi ridas je lia naiveco. Arrow Mi ridas lian naivecon.
Je la lasta fojo mi vidis lin ĉi tie. Arrow Lastan fojon mi vidis lin ĉi tie.
Mi sopiras (čeznuti, žuditi, uzdisati) je mia perdita feliĉo. Arrow Mi sopiras mian perditan feliĉon.
Pardoni al mi! Arrow Pardonu min!
Li ne obeas (biti poslušan, slušati) al sia patro. Arrow Li ne obeas sian patron.

Tamen oni devas zorge atenti ke pro du akuzativoj en la sama frazo ne okazu malklareco (klara = jasan). Ekzemple en la frazo:
"La oficiro (oficir) pardonis al la soldato lian kulpon" – oni ne povas anstataŭ "al la soldato" diri "la soldaton", (La oficiro pardonis la soldaton lian kulpon) ĉar el tiu ĉi frazo oni ne vidas klare kio estas la objekto.
"Mi instruas vin Esperanton" estas malbona frazo. Oni devas diri "mi instruas al vi Esperanton" aŭ "mi instruas vin pri Esperanto".
Per aliaj vortoj, oni nepre (bezuslovno, svakako) evitu (izbegavati) uzon de akuzativoj en la sama frazo.

Ekzercoj:
Faru Hejman taskon pri via urbo.

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow



_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Čet Jan 21, 2010 5:49 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek tria leciono (23)

La Sezonoj


Kvar gejunu ne povis interkonsenti: kiu sezono estas la plej agrabla. Jen la argumentoj:
Joĉjo: Vintro estas la plej agrabla sezono. Sidante apud la varma forno oni trankvile povas legi belegajn librojn, aŭ tra la fenestro rigardi la falantajn neĝerojn, aŭ gliti per glitiloj aŭ glitveturilo, aŭ skii, aŭ fine batali per neĝbuloj. Do la tutan tagon oni povas amuzi sin, kaj fine, vespere, se oni ne estas tro laca, oni povas iri al dancejo.
Manjo: Vi pravas. Joĉjo, tamen mi preferas printempon, kiam la mildaj sunradioj vekas la naturon. La herbejoj kaj ĝardeno estas buntaj de floroj, la arboj estas plenaj je kanbirdetoj kiuj revenintaj el pli varmaj landoj pepas la tutan tagon. Mi sentas grandan ĝojon kaj mia koro forte batas kvazaŭ ĝi dezirus elsalti el la brusto.
Peĉjo: Vi estas tro revema Manjo, revenu al la realeco! Ĉu ne estas somero la plej bela, kiam oni tutan tagon povas naĝi en la rivero aŭ maro kaj gaje interŝprucadi per akveroj. Alian tagon oni povas grimpi sur monton. Ĉu vi konas la feliĉon kiun la feliĉon kiun la montgrimpantoj sentas atinginte la montpiton? Cetere en somero estas ferio kaj ni ne devas lerni.
Danjo: Tamen mi plej multe ŝatas la aŭtonon, kiam maturiĝas la plej bonaj fruktoj, precipe vinberoj. Krome, mi estas iom sentimentala kaj tre ŝatas promeni kiam etaj pluveroj malsekigas mian hararon.
Ĉu vi finfine scias kiu sezono estas la plej ŝatata? Kiom da homoj, tiom da gustoj!

sezono = godišnje doba
agrabla = prijatan
argumento = argumenat, dokaz
forno = peć
trankvila = miran, spokojan
fali = pasti
neĝero = pahuljica
gliti = klizati se, kliziti
glitilo = klizaljka
glitveturilo = sanke
skii = skijati
bulo = grudva
printempo = proleće
milda = blag
suno = sunce
radio = zrak
veki = buditi
herbo = trava
herbejo = livada, travnjak
bunta = šaren
lando = zemlja (država)
pepi = cvrkutati
brusto = grudi
revi = sanjariti
somero = leto
naĝi = plivati
ŝpruci = prskati
ferio = raspust
aŭtuno = jesen
matura = zreo
frukto = voće (jedan komad)
vinbero = jedna bobica
sentimentala = sentimentalan
promeni = šetati
seka = suv
finfine = na kraju krajeva
gusto = ukus

-ĉj estas sufikso por formi viran karesan (karesi = maziti, tepati) nomon. Oni aldonas ĝin al la unuaj literoj de vira nomo. Ekz:
Petro (Petar) = Peĉjo (Perica)
Johano (Jovan) = Joĉjo (Jovica)
patro = paĉjo (tata)
frato = fraĉjo (bata, braca)

-nj estas sufikso por formi virinan karesan nomon, ekz:
Danica = Danjo (Danče)
patrino = panjo (mama)
fratino = franjo (seka)

-er estas sufikso montran unu en la plej malgrandaj partoj, respektive (odnosno) elementoj (elemenat) de la tuto; ekz:
sablo = pesak Arrow sablero = zrno peska
fajro = vatra Arrow fajrero = iskra
polvo = prašina Arrow polvero = zrno prašine
ligno = drvo (kao materijal) Arrow lignero = iver
pluvo = kiša Arrow pluvero = kap kiše
akvo = voda Arrow akvero = kap vode
neĝo = sneg Arrow neĝero = pahuljica
pano = hleb Arrow panero = mrvica hleba
mono = novac Arrow monero = novčić, sitnina, kusur
pajlo = slama Arrow pajlero = slamka

Hakado de ligno donas lignerojn. El malgrandaj akveroj fariĝas grandaj riveroj. De ŝafo senlana (lano = vuna) eĉ lanero taŭgas (valja).
La sufikso "-er" povas esti ankaŭ memstara substantivo: ero. Ekz: ereto da pano.

Ekzercoj:

Faru hejman taskon: Mia plej ŝatata sezono.

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Pet Jan 22, 2010 6:06 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek kvara leciono (24)

La fidelo de hundo


Dum oktobro 1925 vivis en la urbo Andernaĥ apud Rejno (Rajna) viro, kiu posedis hundinon. Tiu hundino estis graveda (bremenita, noseća). La viro vendis la hundinon al persono, kiu loĝis (stanovati) en Engers, malgranda urbeto ĉe la lia bordo (obala) de la rivero. Tie mallonge poste la hundino naskis sep idojn (mladunče). Pasis kelkaj tagoj. Unutage la liama (nekadašnji) posedinto de la hundo en Andernaĥ vidas la hundon venantan el la direkto de Rejno. Tute malseka ĝi estis kaj portis en la buŝego idon. Li observadis (posmatrati) la agojn (delovanje) de la besto kaj sekvis ĝin kaŝe (kaŝi = skriti, sakriti). La hundo portis la idon al sia iama hundejo. Tie troviĝis jam ankaŭ la ses aliaj junaj hundetoj. Fakte do la fidela besto tranaĝis sep foje la tie tre larĝan (širok) Rejnon kun ido en la buŝego (njuška) pro sindonemo (odanost) al la iama mastro (gazda). Sekve (usled) de tiuj grandegaj streĉoj (napor; streĉi = nategnuti, napeti, naviti, ispružiti, napregnuti) la hundino estis en tia malforta stato (stanje), ke vi devis konsulti (konsultovati, pitati za savet) bestkuraciston. Post telefona (telefonski) interkonsento kun la aĉetinto de la hundo en Engers, la brava (valjan, čestit) besto povis resti en sia malnova hejmo. Jen belega ekzemplo pri fidelo de besta estaĵo (stvorenje). Kaj la "homoj" – laŭ la diroj de la pastraro la "infanoj de la kara Dio" (Bog) – ĉu ili ankaŭ ĉiam agas same kiel tiu ĉi "besto"?
El germana (nemački) tradukis Kastelano.

Mia hundo

Mi havis hundon: Lupon. Elkore mi amis ĝin.
Malbela ĝi estis. Eble mi ĝin amis ĝuste (baš), ĉar ĝi estis tiom malbela – tial ja (pa; skoro nikad se ne stavlja na početak rečenice, dakle: pa zato) la aliaj ĝin nek doriotis (maziti), nek malbonigis. Vere, Lupo estis pli fidela kaj pli bona ol multaj belaj hundoj… Ankaŭ la belaj homoj ne ĉiam estas la plej bonaj.
Alvagis (vagi = lutati) rabia (besan) hundo en la kazernon (kasarna) kaj mordvundis (mordi = ujesti, ugristi) multajn hundojn. Ankaŭ mian Lupon ĝi mordis.
Venis severa (strog) ordono transdoni ĉiujn morditajn hundojn al la senfeligisto (felo = životinjska koža sa dlakom; senfeligi = odrati; senfelisto = strvoder, šinter).
Neniel mi povis decidiĝi (decidi = odlučiti) transdoni mian multjaran fidelan kamaradon al la ekzekutisto (ekzekuti = smaknuti). Mi decidis propramane (svojeručno) mortigi Lupon.
Kun ŝargita (napuniti) revolvero (revolver) mi eliris sur herbejon. Lupo post mi. Ĉe la kolumo (okovratnik; kolo = vrat) mi ĝin kaptas (hvatati, uhvatiti). Pafi mi volas sed mi ne povas rigardi en tiun fidelan, senmalican (bezazlen; malica = zloban) okulon (oko)… Mi turnas (okreniti) min flanken (flanko = strana, bok) kaj pafas… Malbone trafite (trafi = pogoditi)! El la femuro (butina) fluas sango, sed Lupo estas kvieta, nek obojis (boji = lajati), nek ekveis (vei = kukati, cviliti).
Ĝi nur rigardas min larme (larmo = suza), esprime (izražajno), kvazaŭ demandante: "kion mi ja pekis kontraŭ vi?"
Per dua kuglo (kuršum, zrno) mi frakasis (smrskati) la kapon. Lupo falis. En la lasta baraktado (barakti = batrgati, koprcati se) ĝi sin trenas (tegliti, vući za sobom) al mi. Svingas (mahati) per la vosto (rep) kaj lekas (lizati) miajn piedojn (noga). En la okuloj ankoraŭ tremetas (tremi = drhtati) la esprimo: "ne mi kulpas…" Estingiĝas (estingi = ugasiti) la okulo… Jam mortis.
Mi havis la senton, kvazaŭ mi estus mortiginta la plej bonan amikon…
Tiun ĉi vesperon mi ne manĝis. Sed mi vidis iun manĝi kun granda apetito (apetit) – post kiam li sian kamaradon, mian amikon, pafmortigis…
Kompreneble – laŭ ĉiuj duel-reguloj (duelo = dvoboj)!
En la unua teksto vi trovis la vorton "ido". La radiko de tiu vorto "-id" estas sufikso kiu signifas filon, aŭ posteulon (potomak), ekz:
koko = kokoš Arrow kokido = pile
ŝafido = jagnje
bovido = tele
ĉevalido = ždrebe
porkido = prase
ktp.

Ĉar ni jam tuŝis (dirnuti, dodirnuti) la bestojn, ni donos al vi ankoraŭ kelkajn bestonomojn:
ansero = guska
anaso = patka
meleagro = ćurka
pasero = vrabac
fiŝo = riba
rano = žaba
erinaco = jež
leono = lav
tigro = tigar
vulpo = lisica
elefanto = slon
cervo = jelen
leporo = zec
kapro = koza
muso = miš
rato = pacov
insekto = insekat
cimo = stenica
pulo = buva
pediko = vaška

Princido estas filo de princo (princ). La filoj, nepoj (unuk) kaj pranepoj (praunuk) de reĝo (kralj) estas reĝidoj. La hebreoj estas izraelidoj, ĉar devenas de Izrael.

Pra- estas prefikso signifanta la samon kiel ankaŭ en nia nacia lingvo: prapatro = praotac; pranepo = praunuk; praarbaro = prašuma; pratempo = pradoba, iskon.

Ekzercoj:
1. Kion posedis la viro vivanta en Andernaĥ? Kia estis la hundino? Kion faris la viro pri la hundino? Kie loĝis la persono al kiu li vendis la hundinon? Kion rimarkis post iom da tempo la iama posedinto de la hundino? Kion portis la hundino en sia buŝego? Pri kio la iama posedanto interkonsentis kun la nuna?
2. Kia estis Lupo? Ĉu vi amis ĝin? Kio alvagis en la kazernon? Kiun mordis la rabia hundo? Kia ordono venis? Ĉu vi trandonis Lupon al la senfeligisto? Kial vi kondukis Lupon al la herbejo? Ĉu vi volis ĝin pafmortigi? Per kio? Ĉu vi pafis kaj ĉu vi bone trafis? Ĉu la hundo bojis kaj veis? Kiel vi grafis la duan fojon? Ĉu vi povis vespermanĝi post tio?
3. Preparu vin hejme por rerakonti tiujn du rakontojn.

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Sub Jan 23, 2010 4:05 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek kvina leciono (25)

La vojo
(De D-ro L. L. Zamenhof)


Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
Nek batoj de l' sorto, nek mokoj de l' homoj,
Ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita,
Ĝi estas, la voj' elektita.

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan
L'espero, l'obestino kaj la pacienco,
Jen estas la signoj, per kies potenco
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
Pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas,
Ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas,
"Ne ĉesu! Ne ĉesu!" en kor' al ni sonas;
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
Se vi pacience eltenos".

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton kaj, repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
Obstine ĝi paŝas provita, hardita,
Al cel' unu fojon signita!

Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
Ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.
L'espero, l'obstino kaj la pacienco,
Jen estas la signoj, per kies potenco,
Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
Atingos la celon en gloro.

brili = sjati, blistati
ĉielo = nebo
fantomo = fantom, utvara
konstante = stalno
bori = bušiti
granito = granit
pacienco = strpljenje
potenco = sila, moć, snaga
gloro = slava
sorto = sudbina
rekta = prav
guto = kap
teni = držati
subita = iznenadan
velki = venuti, uvenuti
freŝa = svež
akiri = steći

Por ke vi povu pli bone kompreni ĉi tiun poemon, ni donas la tradukon kiun faris samideano Pavlović Milivoje. Samideano estas vorto kunmetita (sastavljen) el sama, ideo kaj sufikso "-an" kaj signifas: homo kun la sama ideo. Esperantistoj titolas unu la alian plej ofte per "samideano". Jen la traduko:

Put

Mi idemo cilju koji se nazire
Jer njega ne pokriva tama
Ko zvezde sa noćnog neba što vire,
On pravac pokazuje nama.
Ne plaši nas avet koja noću bludi,
Ni udarci sudbe, ni ruganje ljudi,
Jer jasno i pravo određenoj strani
Nas vodi naš put izabrani.

Sve pravo i hrabro, ustranu nikada!
Naš cilj ne sme da se izgubi
Čak kapljica mala, ako stalno pada
Granitnu planinu izdubi.
Strpljenje, istrajnost sa nadom nam milom
Tri su jasna znaka, čijom ćemo silom,
Posle dugog rada, odvažni i pravi
Dostići do cilja u slavi!

Mi sejemo stalno i snaga nam traje
misleći na buduće doba.
Stotine, hiljade semenki nestaje,
Mi sejemo uvek, do groba.
"Prestanite!" podrugljivo viču nam ljudi.
"Ne prestaj! Ne prestaj!" zvoni nam iz grudi.
"Blagosiljaće vas i unuci, znajte,
Al' samo strpljivo ustrajte!"

Kad suša preduga i vetar nenadni
Pokida nam uvelo lišće,
Zahvalimo vetru za nov elan radni,
Jer biće nam falange čišće.
Ta, valjano članstvo nam pomreti neće,
Ne boji se vetra, ne staje, no kreće
I hrabro istrajno isprobano leti
Već jednom određenoj meti.

Sve pravo i hrabro, ustranu nikada!
Naš cilj ne sme da se izgubi
Čak kapljica mala, ako stalno pada
Granitnu planinu izdubi.
Strpljenje, istrajnost sa nadom nam milom
Tri su jasna znaka, čijom ćemo silom,
Posle dugog rada, odvažni i pravi
Dostići do cilja u slavi!

Ekzercoj:

Rerakontu "La fidelo de hundo" kaj "Mia hundo"

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Pon Jan 25, 2010 10:05 pm    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek sesa leciono (26)


-uj estas sufikso per kiu oni faras nomon por landoj kiuj ricevis la nomon de la popolo (Anglujo = Engleska; Svedujo = Švedska, Germanujo = Nemačka; Hispanujo = Španija; Hungarujo = Mađarska, ktp). Anstataŭ "-uj" oni povas uzi ankaŭ finajon -io (Anglio, Italio, Jugoslavio, Serbio, Italujo, Slovenujo ktp). La nomojn de kelkaj landoj oni faras per la vorto "lando"; ekz.: Svislando = Švajcarska; Nederlando = Holandija; Skotlando = Škotska ktp. Multajn landojn, precipe en aliaj kontinentoj (kontinent) oni nomas per la sama nomo per kiu la loĝantaro (stanovništvo) nomas ilin, nur oni aldonas la substantivan finajon "o", ekz.: Kostariko, Argentino, Panamo, Jordano, Maroko, Afganistano ktp.

Krom tio la sufikso "-uj" estas uzata por krei nomojn por fruktodonaj arboj el la nomoj de fruktoj mem, ekz.:
pomujo = jabuka (stablo)
pirujo (piro) = kruška
prunujo (pruno) = šljiva.
Sammaniere oni povas krei vortojn por arboj de aliaj fruktoj, ekz.:
abrikoto = kajsija
persiko = breskva
juglando = orah
avelo = lešnik
migdalo = badem, ktp.

Kaj fine sufikso "-uj" montras ion en kion oni kutime metas tion kion la radiko (koren) esprimas, ekz:
inko = mastilo Arrow inkujo = mastionica
mono = novac Arrow monujo = novčanik, šlajpik
tabako = duvan Arrow tabakujo = duvankesa, tabakera
cigaredo = cigareta Arrow cigaredujo = kutija za cigarete
cindro = pepeo Arrow cingrujo = pepeljara
sukero = šećer Arrow sukerujo = kutija za šećer
supo = supa Arrow supujo = činija za supu
plumo = pero Arrow plumujo = perotonica
okulvitroj = naočari = okulvitrujo = futrola za naočare

Ekzercoj:
1. Kiujn fruktoj vi plej multe ŝatas? Ĉu vi estas fumanto? Ĉu vi havas cigaredujon aŭ tabakujon? Ĉu vi mem faras viajn cigaredojn aŭ vi aĉetas pretajn en skatolo (kutija)? Kiajn cigaredojn vi fumas? Kiom ili kostas? Ĉu vi skribas per inko aŭ per krajono? Ĉu vi uzas inkujon aŭ vi havas fontoplumon (nalivpero; fonto = izvor). Ĉu via monujo estas plena? Kioma estas via salajro (plata)? Ĉu vi portas okulvitrojn? Montru vian okulvitrujon!
2. Faru hejman taskon pri via ŝatokupo (okupi = zauzeti; ŝatokupo = omiljena zabava, hobi)

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Uto Jan 26, 2010 10:33 pm    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek sepa leciono (27)


Rimedo kontraŭ la Esperantismo

En iu urbeto en gaja societo oni parolis pri la ĥolero (kolera) kaj pri la novaj rimedoj kontraŭ ĝi. En la societo troviĝis ankaŭ iu kuracisto kaj iu juna homo, kies sola (jedini) celo estis bone manĝi, bone trinki kaj amuzi fraŭlinojn, kaj kiu pensis pri si, ke li estas ekstrerordinare (izvanredno) sprita (duhovit) kaj ŝatis ĉion kritiki (kritikovati), nenion sciante. Kiam la kuracisto rakontadis pri la novaj rimedoj kontraŭ la ĥolero, la junulo interrompis (prekinuti; rompi = slomiti) lin kaj diris:
"Vi havas rimedojn kontraŭ ĉiuj malsanoj; sed ĉu via scienco trovis jam ankaŭ efikajn (efikasan; efiki = delovati, uticati) rimedojn kontraŭ la plej nova malsano, kiu nun vastiĝas en la mondo, kontraŭ la esperantismo (esperantizam)?"
"Kio estas esperantismo?" demandis iu fraŭlino.
"Esperantismo", respondis la junulo, kun mieno (izraz lica) de granda scienculo, "estas aliĝado (pristupanje) al la nove elpensita lingvo, kiu havas la nomon Esperanto. Tiu ĉi malsano konsistas en tio, ke homoj, kiuj ofte ĝis nun estis tute prudentaj (razborit), ricevas atakon (napad) de frenezo (freneza = lud) kaj komencas lerni la novan lingvon; ili ricevas varmegon, kaj en la deliro (deliri = buncati), kaŭzita (kaŭzo = uzrok, povod, razlog) de tiu ĉi varmego, ili komencas paroli pri la estonteco (budućnost) pri la frateco de la popoloj ktp; ekster tio ili ricevas la tre danĝeran (opasan) pasion (strast) infekti (zaraziti), per sia malsano kiel eble pli (što je moguće više) da aliaj homoj, kaj en tio ĉi kušas la plej granda danĝero de tiu malsano. Oni diras, ke tiu ĉi malsano infektis jam multajn urbojn kaj landojn. Ĉu vi elpensis jam ian rimedon kontraŭ tiu ĉi malsano, sinjoro doktoro?"
"Jes", respondis la kuracisto (kiu okaze mem estis esperantisto), "mi profunde (duboko) esploris (istražiti) tiun ĉi malsanon, kaj mi havas kontraŭ ĝi tre efikan rimedon. La baciloj (bacili) de tiu ĉi malsano portas sin en la radioj de la suno, kaj en mallumo ili ne povas vivi; tial la plej bona rimedo kontraŭ la esperantismo estas: sidi en profunda mallumo kaj allasi (prepustiti) al si nenian radion de la suno".

okazi = dogoditi se
okaze = u jednom momentu
malhelpi = sprečiti
indulgi = poštedeti

-ism havas la saman signifon kiel -izam en nia lingvo, do ĝi signifas:
1. – doktrinon (doktrina), sistemon (sistem), movadon kies escencan (bitan) karakterizon (karakteristika) enhavas la radiko;
budhismo = budizam
kristanismo = hrišćanstvo
platonismo = platonizam
spiritismo = spiritizam
ĵurnalismo = žurnalizam (ĵurnalo = dnevni list)

2. specialan esprimmanieron aŭ agadmanieron (način delovanja)
anglismo = anglizam
serbismo = srbizam
latinizmo = latinizam
francismo = francizam
kanibalismo = kanibalizam
vandalismo = vandalizam

Se vi en Esperanto demandus iun eksterlandanon: "Kiel vi estas?" (kako ste), li ne komprenus vin, ĉar tiu demando estas serbismo nekomprenebla al alilandanoj. Tial vi devas demandi: "Kiel vi fartas?" (farti = osećati se – o zdravlju).
Ni montros al vi hodiaŭ ankoraŭ unu sufikson. Sufikso [b]-ing
signifas objekton (predmet) en kiun oni povas parte enŝovi (utisnuti; ŝovi = gurati) alian objekton, kiun esprimas la radiko:
fingro = prst Arrow fingringo = naprstak
kandelo = sveća Arrow kandelingo = svećnjak, čirak
plumo = pero Arrow plumingo = uvlaka, držalja
glavo = mač Arrow glavingo = korice, kanija (za mač)
sabro = mač Arrow sabringo = korice, kanija (za sablju)

Ekzercoj:
1. Ĉu esperantismo estas grava malsano? Ĉu ekzistas efika rimedo kontraŭ esperantismo? En kio konsistas esperantismo laŭ la vortoj de tiu "saĝa" junulo? Kion respondis la kuracisto? Ĉu vi scias kio estas la celo de esperantismo?
2. Faru hejman taskon: Kial mi komencis lerni Esperanton?

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Čet Jan 28, 2010 10:18 pm    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek oka leciono (28)


Samspecanoj

Soldato petis sian regimentestron (komandant puka; regimento = puk; estro = starešina) pri forpermeso; "Mi ricevis leteron de mia edzino; ŝi havas tiom da laboro, pro la purigado de l'domo", li klarigis "kaj volas scii, ĉu mi ne povas ricevi forpermeson, por helpi al ŝi".
"Strange (čudno)", diris la kolonelo (pukovnik) "mi ankaŭ ricevis leteron de via edzino petanta min, ke mi ne donu al vi forpermeson, ĉar vi nur ĝenus (smetati) ŝin dum la laboro".
"Dankon", diris la soldato kaj malgaje foriris. Sed ĉe la pordo li turnis sin dirante: "Pardonu, sed estas du mensoguloj en nia regimento, kaj mi estas unu el ili. Akoraŭ mi ne edziĝis…"

-estr estas sufikso montranta gvidanton, ĉefon; Ekz:
ŝipestro = kapetan broda
urbestro = gradonačelnik
policestro = šef policije (polico = policija)
grupestro = vođa grupe
lernejestro = direktor škole
vilaĝestro = seoski starešina
gimnaziestro = direktor gimnazije
regimentestro = komandant puka
rotestro = komandir čete (roto = četa)
estraro = uprava Arrow estrarano = član uprave Arrow estrado = upravljanje
aviadilestro = kapetan aviona (aviadilo = avion)

Ankaŭ la vorto "ĉefo" (šef) povas servi kiel prefikso, ekz:
ĉefurbo = glavni grad
ĉefartikolo = glavni (uvodni) članak
ĉefredaktoro = glavni urednik
ĉefstrato = glavna ulica

* * *

En oficejo (ofico = služba Arrow oficejo = kancelarija) oni disputas (prepirati se) malĝentile (ĝentila = učtiv, pristojan) kaj laŭtege, neatentante, ke la estro sidas en apuda ĉambro. En disputa flameco (flamo = plamen), oficisto alparolas:
- Vi estas sentaŭgulo (nesposobnjaković)
- Kaj vi…? – respondas la alia. Ĉu povas ekzisti en la mondo viro pli malsaĝa ol vi, idioto (idiot)?
La oficestro el interne (interna = unutrašnji): "Sinjoroj, ĉu vi forgesis, ke mi estas tie ĉi?"

Pri U. E. A.

Ekzistas kelkaj tutmondaj esperantistaj organizajoj (organizacija; organizi = organizovati) el kiuj la plej malnova kaj plej larĝa estas "Univerzala (sveopšti) Esperanto-Asocio (udruženje, savez)" fondita (osnovati) en la jaro 1908. Ĝiaj celoj estas:
- disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto
- plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn (duhovni; spirito = duh) kaj materiajn rilatojn inter la homoj, den diferenco (razlika) pri nacieco, raso (rasa), religio (religija), politiko (politika) aŭ lingvo
- kreskigi inter siaj membroj fortikan (čvrst) senton de solidareco (solidarnost) kaj disvolvigi (volvi = motati Arrow disvolvi = razviti) ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj (stran, tuđ) popoloj
- zorgi pri la kunagado de esperantistaj organizajoj
- krei internaciajn servojn uzeblaj de ĉiuj homoj, kies intelektaj (intelektualan) aŭ materiaj interesoj celas trans la limojn de ilia genta (gento = pleme) aŭ lingva teritorio (teritorija)
- okazigi la Universalajn Esperanto-Kongresojn (kongres) kaj aliaj kongresojn kaj konferencojn (konferencija)
- UEA estas neŭtrala rilate (u odnosu na) al nacieco, raso, religio, politiko kaj sociaj (društven) problemoj

La asocio havas jenajn (sledeće) kategoriojn de membroj (članova):
- asociaj membroj are (skupno) aligitaj (učlanjeni) de la aliĝintaj asocioj
- individuaj (individualan) membroj individue enlistigitaj de UEA
- honoraj (počasni) prezidantoj (prezidi = predsedavati) kaj membroj

En ĉiuj landoj UEA havas ĉefdelegiton (delegi = izaslati, delegirati) aŭ peranton (posrednik), en unuopaj (pojedini) lokoj ekzistas delegitoj kaj fakdelegitoj (moliću, bez smejanja - fako = struka)
Ĉiujare UEA eldonas jarlibron en kiu interalie (između ostalog) troviĝas la listo de ĉiuspecaj delegitoj el la tuta mondo kaj al ili la membroj povas turni sin perietere (pismeno) aŭ persone se ili vizitas la koncernan lokon.
UEA eldonas sian monatan organon (organ) "Esperanto Revuo Internacia" krom tio ĝi eldonas la revuojn "Monda Kulturo", "La praktiko" kaj por la junularo "Kontakto" (dodir, kontakt). Ĝi organizas ĉiujare Univerzalan Kongreson. En la jaro 1953. tiu kongreso okazis en Zagreb.

Ekzercoj:
1. Kiun ti petis la soldato? Pri kio li petis sian regimentestron? Kial li petis sian regimentestron? Kial li petis pri forpermeso? Ĉu la kolonelo al li forpermeson? Kial li ne donis al la soldato forpermeson? Kion diris la soldato forirante? Kiuj estas la du mensoguloj en la regimento?
2. Rerakontu la anekdoton "Samspecanoj"
3. Kion faris la oficistoj en la oficejo? Ĉu ili diskutis ĝentile kaj mallaŭte? Kion diris oficisto al sia kolego? Kion li respondis? Kie estis dum tiu tempo ilia estro? Kion li diris?
4. Rerakontu la anekdoton pri la oficeja disputo.

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Pet Jan 29, 2010 10:37 pm    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Dudek naŭa leciono (29)


Inter sovaĝaj Indianoj
(Eltiro de vojaĝpriskribo de Tibor Sekelj)

Komence vi eĉ ne imagis kiom vi estis alkutimiĝonta al la kunvivado kun la indiĝenoj. Nun jam ĉiuj iliaj moroj kaj ilia nudeco ŝajnas al vi tute naturaj kaj ankaŭ iliaj manĝaĵoj estas sufiĉe bongustaj. Ju pli oni konas la indianojn, des pli da amikeco oni sentas por ili. Nun jam la malriĉaj kabanaĉoj ne ŝajnas plu tiom malbelaj kaj la vizaĝaĉoj de la indiĝenoj ne plu timigas nin.
Nia granda deziro estus resti plu en tiu indiana vilaĝo, sed ni scias ke ekzistas pluaj triboj same tiom interesaj, kiom tiu ĉi. Pro tio ni decidis daŭrigi la vojaĝon.
Nia bona amiko, la tribestro Uatau' pruntedonis al ni sian belegan boaton. Ni ŝarĝis niajn aĵojn sur tiun prunteprenitan boaton kaj preparis nin por ekvojaĝi la sekvintan matenon, tre frue, je la unua signo de tagiĝo.
Laŭ la informoj, kiujn ni ricevis de niaj amikoj, sur la Bananinsulo, en iu loko nedifinita loĝas la tribo Javae', indianoj kiuj neniam estis vizititaj de civilizitaj homeji kaj kiuj vivas en primitiva stato. Tiu ĉi sciigo tre interesis nin, kaj ni pretigis nin por serĉi ilin. Sed antaŭ ol atingi ilin, ni devos transiri arbarojn, kie loĝas serpentoj, krokodiloj kaj aliaj fibestoj.

sovaĝa = divalj
indiano = indijanac
imagi = zamisliti
indiĝeno = urođenik
moro = običaj, način života
nuda = go, golišav
ju pli… des pli… = što više… to više
kabano = koliba
laŭta = glasan
ĵus = baš, upravo
vizaĝo = lice
tribo = pleme
boato = čamac
ŝarĝi = natovariti
prepari = pripremiti
oriento = istok
tagiĝo = svitanje
banano = banana
insulo = ostrvo
civilizi = civilizovati
primitiva = primitivan
stato = stanje
serpento = zmija
krokodilo = krokodil
preta = spreman

plu signifas "više, dalje", kaj estas uzata anstataŭ pli kiam ĝi estas sola; tamen oni ne tradukas ĝin ĉiam same:
ne plu timigas nin = ne plaši nas više
resti plu en tiu vilaĝo = ostati dalje u tom selu
ekzistas pluaj triboj = ima i drugih plemena

Apostrofo estas uzata ankaŭ ĉe fremdaj nomoj kiuj havas la akcenton sur la lasta silabo, ekz. Uatau' havas la akcenton sur "u" kaj Javae' sur e.

-aĉ estas sufikso kiu montras ion malbelan aŭ senvaloran (otprilike kao pejorativ), ekz.:
parolaĉi = blebetati, lupetati
ĉevalaĉo = kljuse
domaĉo = kućerina (ružna, trošna kuća)
kabanaĉo = kolibetina
hundaĉo = džukela
kalsonaĉo = gaćetine (kalsono = gaće)
korpaĉo = telesina (korpo = telo)
langaĉo = jezičina (lango = jezik)

fi- estas prefikso kun simila senco, sed ĝi montras moralan malbelecon, naŭzon (gađenje, gnušanje) aŭ abomenon (odvratnost), dum la sufikso "-aĉ" montras fizikan malbelecon ["domaĉo" estas tre malbela domo sed en ĝi povas vivi la plej honestaj (častan) homoj, dum "fidomo" povas esti la plej bela, nova, moderna domo, sed en ĝi vivas malhonestaj homoj].
fihomo = odvratan čovek
fivirino = nečasna žena
fidomo = zloglasna kuća
fiago = nečasno delo
fiateriĝi = loše aterirati (ateriĝi = aterirati)
fivoĉo = loš glas, opanjkavanje (voĉo = glas)
fi! = fuj!

Nu ellernu ankaŭ la prefikson eks-. Ĝi signifas: estinta (bivši), ekz.:
eksprezidanto = bivši predsednik
eksministro = bivši direktor
eksflugkampo = bivše uzletište (flugkampo = uzletište, pista)
eksprofesoro = bivši profesor
eksreĝo = bivši kralj
ekskutima = zastareo
eksedziĝi = razvesti se
eksa = bivši Arrow eksigi = razrešiti dužnosti

Tiu urbo estas eksa fortikajo (tvrđava) de la Romianoj (Rimljani).

Ekzercoj:
1. Ĉu vi ŝatas vojaĝi? Ĉu vi ofte vojaĝis? Ĉu vi vizitis aliajn landojn? Kiujn? Ĉu vi ŝatas vojaĝpriskribojn? Kie vivas sovaĝaj intianoj? Ĉu ili estas bonaj homoj? Ĉu iliaj manĝaĵoj estas bongustaj? Ĉu ili portas belajn vestojn? Ĉu iliaj moroj estas egalaj al niaj moroj? En kiaj domoj ili vivas? Ĉu ĉiuj indianaj triboj estas egalaj? Kie ili trovis boaton? Kiam ili volis ekvojaĝi? Kie vivas la tribo Javae'? Ĉu ĝi estis ofte vizitata de civilizitaj homoj? En kia stato ili vivas? Kiaj bestoj vivas en la paarbaroj? Ĉu vi ŝatas serpentojn, krokodilojn kaj aliajn fibestojn? Kiajn bestojn vi ŝatas?
2. Faru 5 frazojn kun la sufikso "-aĉ" aŭ prefikso "fi-" kaj 5 kun la prefikso "eks-".

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Sub Jan 30, 2010 10:28 pm    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Trideka leciono (30)


Sennacieca Asocio Tutmonda

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) celas:
- utiligi (koristan) praktike la internacian lingvon Esperanto por la klasaj (klasni) celoj de la laboristaro tutmonda
- kiel eble plej bone kaj digne (dostojanstveno) plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro
- lernigadi, instruadi, klerigadi siajn membrojn tiel, ke ili fariĝu la plej perfektaj el la tiel nomataj internaciistoj
- servi kiel peranto (posrednik) ĉe la interrilatoj de nesamlingvaj asocioj, kies celo estas analoga (analogan, sličan) al tiu de SAT
- peri (posredovati) kaj ĉiel eble helpi al kreado de literaturo (književnost) spegulanta (spegulo – ogledalo Arrow speguli – odraziti) la ideon de SAT
SAT ne estas partipolitika (partio = partija, stranka), sed nur kleriga, eduka (vapitni) kaj kultura laborista organizaĵo celante ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj (trpeljiv) rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj (škola, učenje) aŭ sistemoj, sur kiuj sin apogas (oslanjati) la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj (sindikalni pokret).
Ekzistas aktivaj kaj subtenantaj (pomažući) membroj. Kolektiva membreco ne ekzistas.
SAT eldonas monatan gazeton "Sennaciulo" kaj jarlibron kiu aperas ĉiun duan jaron kun adresaro de ĉiuj membroj laŭ alfabeta ordo de lokoj.
SAT ankaŭ organizas ĉiujare tutmondan kongreson.
En kadro (okvir) de SAT-kongresoj estas organizataj apartaj (poseban) geknabaj kongresetoj por geknaboj de 8 ĝis 14 jaroj. Ili estas tre interesaj.
La 29-a SAT-Kongreso okazis en Beograd en la jaro 1956.

(prim. mod.: umesto spiska raznih organizacija esperantista, staviću samo nepoznate reči. Pošto je knjiga koju ja imam izdata jako davno, verujem da su se u međuvremenu te organizacije triput promenule, pa da ne ostanemo uskraćeni za neke reči)
juro = pravo Arrow juristo = pravnik
ŝah = šah Arrow ŝako = šahisti
fero = gvožđe Arrow fervojo = železnica
komuna = zajednički
baroj = prepreka
fakaj = stručni
amatoro = amater
arkitekto = arhitekta
skolto = skaut
turismo = turizam
trafiko = saobraćaj
arto = umetnost
adiaŭis = reći zbogom
entombigis = sahraniti
fuĝis = pobeći
muta = (biti) nem
muti = ćutati
ne unu = nijedan
plonĝis = obrušiti se
proksima = blizak
sciigita = obavešten
senindulga = bespoštedan

Ekzercoj:
1. Konversacio pri ekskursoj kaj vojaĝoj
2. Hejma tasko: Interesa ekskurso

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Pon Feb 01, 2010 6:34 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Tridek unua leciono (31)


Hodiaŭ vi lernos la lastan sufikson -um.
Tiu ĉi sufikso ne havas difinitan sencon, kaj ĝi estas uzata por esprimi iun nocion (pojam) ligitan al la radiko sed ne esprimeblan per iu ajn alia sufikso.
Ĝi povas havi tre diversajn sencojn kaj pro tio estas konsilinde al komencantoj, uzi ĝin nur en konataj vortoj. Pro tio ni donos al vi multajn ekzemplojn kiujn vi povas apliki (primeniti), kaj en aliaj vortoj ne uzu ĝin.
Li tre bone plenumis (ispuniti) sian taskon.
La knabo estas malsana, li malvarmumis (prehladiti se).
La hieraŭan konferencon ĉeestis proksimume (približno) ducent membroj.
En Serbio, Kroatio, Slovenio, Makedonio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro la komunumo (opština) fariĝis grava ekonomia (ekonomski) faktoro (faktor).
Ili jam delonge (odavno) amindumas (ljubakati se, voditi ljubav).
Tiu fripono jam duonhoron okulumas (fiksirati pogledom, buljiti u) la belan virinon.
Kristo estis krucimita (raspet na krst; kruco = krst).
En diversaj tempoj oni ekzekutis la krimulojn (krimo = zločin) diversmaniere. Tre kruela (svirep) estis la ŝtonumado (kamenovanje); nuntempe oni mortpafas aŭ pendumas (obesiti) ilin, en Usono oni uzas la elektran (električan) seĝon.
Ĉirkaŭ la kolo oni portas kolumon (kragna, ogrlica, deo povodca oko vrata životinja) kaj la brakoj de ĉemizo (košulja) finiĝas per manumo (manžetna).
En urboj ĉiu hundo devas bavi buŝumon (brnjica).
Se la aero en la ĉambro estas sufoka (zagušljiv), oni devas ĝin aerumi (provetriti).
La arboj ombrumas (sečiti, ombro = senka) la tutan korton (dvorište).
La komunumo decidis arbarumi (pošumiti) la monton.
Dum forta sunbrilo estas danĝere tro longe sunumi (sunčati se).
Vi nur foliumas (listati) la libron, kial vi ne legas ĝin?
Mi longe cerbumis (mozgati) pri la afero sed nenion povis konkludi (zaključiti).
Mia onklo (stric, ujak, teča) tre bone mastrumas (gazdovati).
Butonumu (zakopčati; butono = dugme) vian jakon (kaputić, jakna).
En mia strato hieraŭ okazis granda brulumo (požar) kiun la fajrobrigado (požarna komanda; fajrobrigadisto = vatrogasac) apenaŭ (jedva) sukcesis estingi.
Ŝi forte brakumis (zagrliti) sian fraton.
Li tre ŝatas gustumi (probati) diversajn vinojn.
Mi palpebrumis (treptati, namignuti; palpebro = očni kapak), sed ŝi ne komprenis.
Li ventumas (ventilirati) al si per sia ĉapelo kaj ŝi per ventumilo (lepeza).
Ŝi havas novan faldumitan (plisiran; faldi = presaviti) jupon (suknja).
Li perdis la proceson (parnica) ankaŭ ĉe kortumo (viši sud).
La tuta kondumo (elita, najviši društveni sloj) ĉeestis la ceremonion (ceremonija, obred).
Ŝi ĵus venis de la frizisto (frizer; frizi = frizirati) kiu ondumis (ondulirati; ondo = talas) ŝiajn harojn.
La junulo proprumas (posedas) kvin domegojn.
La okulo estas nia plej grava sentumo (čulo).
Mia onklo estas miopa (kratkovid) kaj portas nazumon (cviker).
Ŝi preferas ŝuojn (cipela) kun dika plandumo (đon; plando = taban) kaj alta kalkanumo (potpetica; kalkano = peta).
La malamikoj dekumis (desetkovati) lian taĉmenton (odred).
Mia fratino ĉiuvespere zorge akvumas (poliva) siajn florojn.
Oni lotumis (odrediti kockom; loti = bacati kocku) la heredaĵon (heredi = naslediti) inter la tri filoj.

Jen vi jam tute bone scias Esperanton, nun vi povas plene apliki ĝin.
Unue, vi devas multe legi gazetojn kaj librojn. Jugoslavia Esperanto-Ligo, Beograd, Dobrinjska 12 (prim. mod.: ne držite me za reč što se tiče adrese), povas diri al vi kiel oni povas aboni gazetojn kaj kie aĉeti librojn.
Due, vi devas multe korespondi (dopisivati se). En la gazetoj estas multaj anoncetoj (anonco = oglas) de esperantistoj kiuj deziras korespondi, kaj vi povas elekti iun el ili.
Trie, vi devas aliĝi (pristupiti) al Esperanto-societo de via loko, kies adreson donos al vi Jugoslavia Esperanto-Ligo se vi postulos.

Ekzercoj:
1. Ĉu vi ĉiam plenumas viajn taskojn? Ĉu vi ofte malvarmumas? En kiu sezono plej ofte? Kiom da amikoj vi havas proksimume? Ĉu vi havas ian funkcion en via komunumo? Ĉu vi ŝatas amindumi? Kiuj okulumas? Ču la modernaj virinaj kolumoj estas tre multekostaj? Ĉu la hundoj en via urbo portas buŝomojn? Ĉu oni viran ĉambron ĉiutage aeruma? Ĉu vi ŝatas freŝan aeron? Ĉu vi partoprenis (uzeti učešća) arbarumon de iu monto? Ĉu vi ĉiutamene sapumas vian vizaĝon? Dum somero ĉu vi multe sunumas? Ĉu vi forte bruninĝas? Ĉu vi trafoliumas la librojn antaŭ ol vi komencas ilin legi? Ĉu vi jam cerbumis kiel Esperanto alportos al vi multajn novajn amikojn? Kiu mastrumas en via familio? Ĉu vi iam vidis grandan brulumon? Ĉu vi preferas gustumi dolĉaĵojn aŭ aliajn manĝaĵojn? Ĉu vi povas rigardi rekte al la lampo sen palpebrumi? Per kio vi ventumas? Ĉu faldumitaj jupoj kaj ondumita hararo estas nun modernaj? Kiom da sentumoj havas la homo kaj kiel ili nomiĝas? Ĉu junaj knabinoj portas altajn kalkanumojn? Kiom kostas plandumado de ŝuoj?
2. Faru hejman taskon pri via ĉiutaga laboro: Kiel mi pasigas la tagon?

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Uto Feb 02, 2010 7:23 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Tridek dua leciono (32)


La rezolucio de Unesko

Kaj fakte, la reprezentato de nia lando ĉe la Ĝenerala konferenco de UNESKO voĉdonis por la rezolucio kiu estas la 10-an de decembro 1954 akceptita, kaj tekstas jene:
"La Ĝenerala Konferenco, post diskuto pri la raporto de la Ĝenerala direktoro pri la internacia peticio favore al Esperanto:
1. notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de Internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la interproksimigo de popoloj
2. kontatas ke tiuj rezultatoj respondas al la celoj kaj idealo de UNESKO
3. komisias da Ĝeneralan Direktoron plue sekvi la spertojn, kiujn prezentas la utiligo de Esperanto por la edukado, la scienco kaj la kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en ĉiuj aferoj, kiuj interesas ambaŭ organizojn
4. notas ke pluraj membroŝtatoj deklaris sin pretaj enkonduki aŭ plivastigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj, elementaj aŭ superaj, kaj invitas tiujn membroŝtatojn informi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj en tiu rilato

Ekzercoj:
1. En la sekvanta teksto mankas la prepozicioj, bonvolu enmeti ilin:

Malbona komercisto

Juna homo, kiu hejme havis nenian okupon, venis ___ la urbon ___ serĉi helpon ___ la parenco. Tiu ĉi lasta donis ___ li nombron ___ ĉapeloj kaj konsilis ___ li stari ___ la strato kaj vendi ilin. Ĝoja, ke li nun povos iom perlabori, li prenis la ĉapelojn kaj iris ___ ili ___ homplenan straton. Tie li trovis trankvilan anguleton.
Vespere li revenas ___ la parenco kaj ĉi tiu demandas:
- Nu, ĉu vi multe vendas?
- Ha - malgaje respondis la juna homo – eĉ unu ĉapelon mi ne vendis!
- Kion do vi faris la tutan tagon?
- Mi tenis la ĉapelojn ___ mia seĝo (pod stolicom) ___ la daŭro ___ la tuta tago neniu demandis min ___ ili, ĉar la homoj, kiuj pasis ___ mi, ĉiuj havis jam ĉapelojn ___ la kapoj.
2. Hejma tasko: Kiel mi utiligos Esperanton?

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
coco_bill
Zli carobnjak-lingvista
Zli carobnjak-lingvista



Godine: 44

Datum registracije: 22 Mar 2006
Poruke: 33433
Mesto: Novi Sad

serbia.gif
PorukaPostavljena: Sre Feb 03, 2010 5:15 am    Naslov poruke: Na vrh strane Na dno strane

Tridek tria leciono (33)


Taĉmento

(El eposo "La morto de Smail Aga Čengić" de Ivan Mažuranić, kiun tradukis Mavro Ŝpicer. Taĉmento signifas "Odred" sed ĉi tie ĝi estas traduko de "ĉeta". Ni donas nur la komencon por montri al vi kiel bele oni povas traduki la plej malfacilan poezion. La tuta verko estas eldonita en la jaro, 1933. en Slavonski Brod.

Ekleviĝis taĉmenteto
Cetinjo en Montenegra *
Malmultnombra sed bravega
Preskaŭ cento da herooj:
Ne herooj elektitaj
Laŭ aspekto aŭ beleco,
Sed laŭ kora heroeco;
Kiu ne atakos dekon,
Mem por time forenkuri,
Sed nur paron, por torturi;
Volontege kiuj mortos
Por la kruco – digna signo, - por la
Kruc' adora kaj libero ora.

Trup' mirinda! Sen aĉeto,
Laŭ estinta jam kutimo;
Ne aŭdiĝis kiel iam:
"La hero' al montpasejo!"
"Al pasejo, herouloj!"
Roka sono tie ĉi ne eĥis.

Kiel ia son' mistera
De superaj la spiritoj,
Tra l' montaro murmurado
Flugis tien kaj ĉi tien
Kaj mirego! Ŝajnas nokte,
Kvazaŭ l' ŝtonoj ekviviĝas,
Tremas, rampas, kapon levas,
Forta pugno el ŝtonego
Kaj piedo firme penas,
Jen tra frostaj nervoj sango,
Rivereto varma, bolas.

Jam vidiĝas pafilego,
Al ĉielo ĝi paradas,
Kaj la zona ŝalo kion
Al l'okuloj fidkovradas,
Ne vidiĝas… ĉar mallumo
Densa ĉiun vorton kaŝas,
Urĝe vir' laŭ nokta voko paŝas.

Surda l' temp' de nokto nigra;
Nubo helajn kovras stelojn,
Nokt' kaj zon' armilon brilan
Paŝas nokta l'aro muta
Kaj antaŭe la gvidanto,
Kiun flustre frataj lipoj
Nomus Mirko, la bravulon.

* - anstataŭ: En montenegra Cetinjo (en poezio permesate)

La popola laborarmeo

Ni vidis la potencon, valoron kaj belecon de la socialismaj laboro kaj konkurado kiam tiuj, kiuj momente troviĝas sur la supro de la grafikono, scias kaj sentas bone ke ankaŭ ilia sukceso dependas de la laboro kaj penoj de ĉiuj kiuj laŭ siaj atingaĵoj estas provizore ankoraŭ sub ili. Ni vidis ne nur la heroecon, sed ankaŭ la kavalirecon de la laboro. Ni vidis ankaŭ ĉiujn evidentajn obstaklojn kontraŭ kiuj luktas kaj batalas la direktantaro, aktivuloj kaj ĉiuj konsciaj laboristoj en ĉi tiu Bosnio, malprogresigita, longe venenita kaj kruele ekspluatita lando, en kiu laŭ la vortoj de Kočić "ĉio estas kalkulata kaj rekonata laŭ la religiaj leĝoj" aŭ almenaŭ estis ĝis antaŭ nelonge. Ni vidis ankaŭ ilian decidemon persisti en la lukto kaj venki la malfacilaĵojn.
Kiaj kiam ni en la profundaj kaj mallumaj galerioj renkontadis la ministojn kiuj, same kiel ni, portis siajn elektrajn lampetojn, kaj salutadis nin per la stranga, serioza, milde-firma minista saluto: "Bonŝancon!", ni klopodis, kvazaŭ ĉe ekzameno, respondi samtone, sentante en tiu momento la ekscite grandan unuecon de ĉiuj laborantoj, kie ajn ili laboras, kia ajn estas ilia okupo.
Tiun ilian saluton ni ankoraŭ portas en la oreloj kaj ne forgesos ĝin, samkiel ni ne forgesos ilian mesaĝon: ke la homoj de plumo kaj libro ("homoj de scio kaj scipovo" kiel diris la maljuna ministo) povus kaj devus laŭ sia maniero helpi en ilia laboro.
Post kelkhora restado subtere kaj marŝado laŭlonge de karbokoridoroj, ni babilas sur malseka monteto palpebrumante pro la lumo de la vintra tago. Ni parolas pri la laboro, pri la valoro kaj signifo de ĉiu kara karbobulo, pri la estonta socio de ŝanĝitaj laborrilatoj kaj liberigita laboristo.
Tiel interparolante ni atingis la ŝoseon kiu hieraŭ vespere alkondukis nin al Breza, kaj kiu nin nun forkondukos el ĝi…
Dekstre kaj maldekstre de ni viroj kaj virinoj. Eta kaj nur ŝajne izolita taĉmento de la granda popola laborarmeo. Ŝajnas al mi ke ni malrapide moviĝas, ke ni tempoperdas; ŝajnas al mi ke maldecas esti senokupa kaj senlabora, eĉ laŭaspekte.
Subite malaperas de sur la horizonto la disa popolfronta laborbrigado ĉe laborkunveno. La bravaj ministoj de Breza restis malproksime post ni. En ĉi tiuj notoj ili ne trovos sian bildon kiel ili, eble, dezirus kaj kiel ili, nepre, meritas. Tamen ni kunportis el Breza pli da impresoj ol ĉi tiu gazetnoto povus esprimi. En ĉi tiuj notoj ili ne trovos sian bildon kiel ili, eble, dezirus kaj kiel ili, nepre, meritas. Tamen ni kunportis el Breza pli da impresoj ol ĉi tiu gazetnoto povus esprimi. En ĉi tiu momento ĉio kion oni povas diri al ili, estas tiu mallaŭta sed signifoplena: "Bonŝancon!", al ili kaj al ĉiuj ĉe ni kaj en la vasta mondo, kiuj per movo de siaj muskoloj, ardo de siaj pensoj, konscio kaj forto de sia volo, laboras kaj laborante kreas la bazon de nova vivo.
(El la notoj: "Notite en Breza" – de Ivo Andrić, tradukis A. S.)
La sekvanta leciono estas la lasta. Ni eluzos ĝin por montri al vi la stilon de moderna fama verkisto d-ro Ferenc Szilágyi (legu: Silaĝi)

Ekzercoj:
1. En la sekvanta teksto mankas la artikolo, bonvolu enmeti ĝin ĉie kie ĝi mankas.

Parto de Leono

Leono, vulpo kaj azeno ĉasis kune kaj kaptis cervon. Tiam leono ordonis, ke azeno dispartigu ĉasaĵon. Azeno faris tri partojn: pro tio leono koleriĝis kaj deŝiris felon al azeno tiel, ke li staris tute sangokovrita, kaj post li ordonis, ke vulpo dispartigu ĉasaĵon. Vulpo ree kunmetis tri partojn kaj donis ilin al leono. Nun leono ridis kaj diris: "Kiu instruis vin dispartigi tiel?" Vulpo montris al azeno dirante: "Tie magistro kun ruĝa bireto (kamilavka)".
(Ne miru ke en la supra rakonto por bestoj estas uzata la persona pronomo "li", sed tio estas permesata en fabloj. Fabloj estas rakontoj en kiuj bestoj ludas komajn rolojn kaj parolas).
2. Hejma tasko: Kial Esperanto venkos?

Ĉĉ Ĝĝ Ĥĥ Ĵĵ Ŝŝ Ŭŭ Arrow

_________________

ı¤¤¤¤¤¤¤¤ı••••••••••••ı
 
Prikaz poruka:   
Upišite novu temu   Odgovorite na temu    www.domaci.de Forum Indeks -> ~ Jezik je produžetak misli, osećaja, znanja ~ -> .:: Učimo esperanto ::. Vreme je podešeno za GMT + 1 sat
Strana prethodna  1, 2, 3, 4  sledeća
Strana 3 od 4

 
Pređite u:  
Vi ne možete otvarati nove teme u ovom forumu
Vi ne možete odgovarati na teme u ovom forumu
Vi ne možete menjati Vaše poruke u ovom forumu
Vi ne možete brisati Vaše poruke u ovom forumu
Vi ne možete glasati u anketama u ovom forumu
Vi ne možete postavljati fajlove u ovom forumu
Vi ne možete preuzeti fajlove sa ovog foruma





- Burek Forum - Doček Nove 2018. godine - Venčanja, svadbe - Proslave - TipoTravel - Kuda večeras - Anwalt - legal -

Bookmark to: Twitter Bookmark to: Facebook Bookmark to: Digg Bookmark to: Del.icio.us Bookmark to: StumbleUpon